Petrus Ramus (1515-1572) | ||
---|---|---|
Franca filozofo kaj humanisto
| ||
Persona informo | ||
Pierre de la Ramée Pierre de La Ramée | ||
Naskonomo | Pierre de la Ramée | |
Naskiĝo | 1515 en Cuts, Pikardio, Francio | |
Morto | 24-a de aŭgusto 1572 en Parizo, Francio | |
Mortis pro | Hommortigo vd | |
Mortis per | Pikvundo vd | |
Religio | Kalvinismo vd | |
Lingvoj | latina • franca vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Francio vd | |
Alma mater | Kolegio de Navaro Kolegio de la Ave Maria Kolegio de Francio Universitato de Parizo | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo verkisto humanisto universitata instruisto teologo matematikisto logikisto tradukisto vd | |
Laborkampo | Filozofio, filologio, matematiko, logiko, translations from Latin (en) kaj traduko al la franca vd | |
Aktiva en | Parizo • Heidelberg • Laŭzano vd | |
Doktoreca konsilisto | Johannes Sturm vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Pierre de la Ramée (1515-1572) estis franca humanisto, pedagogo, gramatikisto, filozofo kaj logikisto, erudiciulo pri pedagogio, matematiko, astronomio, optiko, kaj mekaniko, kreinto de la pensoĉeno kontraŭaristotela, kiu konvertiĝis al kalvinismo, kaj estis murdita du tagojn post la Masakro de Sankta Bartolomeo.
En la komenco de sia kariero li envolviĝis en plurajn polemikojn, eble pro liaj kontraŭaristotelaj teorioj, kaj li estis akuzita de Jacques Charpentier[1][2][3] (1524-1574), profesoro de medicino, pri subfosado de la filozofio kaj de la religio. Arnaud d'Ossat, kiu estis lia lernanto, lin defendis. Kontraŭ la portugala humanisto António de Goŭveja li debatis du tagojn. La afero estis kondukita en la franca parlamento antaŭ la reĝo Francisko la 1-a. Ramus estis konsiderata kulpa antaŭ komisio de la kvin, ke li agas senpripense, arogante kaj malprudente, kaj liaj lecionoj estis malhelpataj (1544). Seniluziita, li forlasis Parizon sed revenis iom poste. La dekreto estis nuligita de Henriko la 2-a, kiu estis surtronigita en 1547, dank'al la influo de Karlo, kardinalo de Loreno (1524-1574). Sekve, li akiras katedron en la Kolegio de Navaro.
En 1551, Henriko la 2-a lin indikas kiel reĝa profesoro (regius professor) de la universitato sed li prefere nomis sin profesoro pri filozofio kaj elokventeco en la Kolegio de Francio, kie dum konsiderinda tempo, li prelegis antaŭ aŭdantaro kun eĉ 2000 homoj. Pierre Galland, alia profesoro de la universitato, publikigis kontraŭ lin "Contra novam academiam Petri Rami oratio" (1551), kaj nomis lin patromurdinto pro liaj sintenoj rilate al Aristotelo. La plej serioza akuzo kontraŭ li, lin nomis "nouveaŭ academicien"[4], kvazaŭ li estis skeptikulo. Aŭdomarus Talaeus, intima aliiĝinto de Ramuso, efektive publikigis verkon en 1548, derivita de la priskribo de Cicerono pri la Akademia skeptikismo, lernejo de Arcesilao kaj Karneades.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search